Gaius Valerius Catullus
KUN SAPFO AL LESBIA

Tiu ŝajnas al mi egali diojn,
kaj superi eĉ, se ne kulpe diri,
kiu sidi kun vi kaj aŭde, vide
povas admiri

vin, dolĉridan. Ve, de mi ĉiujn sensojn
rabas tio: jam ĉe l' unua tuŝo
de l' rigard', Lesbia, la vortoj mankas
al mia buŝo,

lamas mia lang', tra la korpo kuras
vibretanta flam', de si mem l' oreloj
surde tintas, kaj la okulojn kovras
nokto-ĝemeloj.

Pigro estas por vi, Catullus, plago,
pigro ekzaltegi vin inklinigis,
pigro reĝojn kaj feliĉegajn urbojn
jam ruinigis.